Hejmo | Esperanto | Lerni | Plej ŝatataj retejoj | Medioj | Sin renkonti | Quizlet-listoj | + informoj | Fr
Paĝo : Hejmpaĝo ---- Retejmapo
Mi ofte aŭdas ĉe la Esperantistaj renkontiĝoj, kiujn mi ĉeestas: “Esperanto ŝanĝis mian vivon.” Mi devas konfesi, ke tio validas ankaŭ por mi.
Mi eklernis Esperanton en 2018. Dank'al ĝi mi faris multajn amikojn kaj en Francio kaj eksterlande.
Esperanto donis novan signifon al mia emerita vivo.
Mi dediĉas al ĝi multajn momentojn por daŭra lernado de la lingvo, de ĝiaj historio kaj kulturo kaj kiel volontulo en landa asocio
Plurfoje jare, mi partoprenas en renkontiĝoj kaj en Francio kaj eksterlande por renkonti novajn amikojn.
Mi uzas ankaŭ Zoom, Skype aŭ Jitsi plurfoje semajne por partopreni internaciajn kunvenojn aŭ spekti prelegon. Esperanto riĉigis mian vivon... kaj tiun de mia edzino, kiu akompanas min en ĉi tiu senlima vojaĝo en "Esperantujo"
Pere de ĉi tiu retejo, mi ŝatus diskonigi ĉefe al tiuj, kiuj malkovras Esperanton, komencantoj, komencintoj, kaj aliaj lernantoj la informojn, kiujn mi kolektis dum mia lernado.
Bonan promenadon tra la paĝoj de mia retejo kaj tra la rekomenditaj retejoj. Ĝuu vian lernadon,
Mi esperas vin renkonti iam, ie en Esperantujo.