Hejmo | Esperanto | Lerni | Plej ŝatataj retejoj | Medioj | Sin renkonti | Quizlet-listoj | + informoj | Fr
Paĝo : Lernado ---- Retejmapo
Pluraj rimedoj ebligas lerni Esperanton :
- En klubo : Se vi loĝas en urbo kie troviĝas klubo kun spertaj esperantistoj, vi trovos el ili instruiston kiu helpos vin en via lernado.
- per interreto : Estas multe da retejoj por lerni Esperanton. Por la francparolantoj, la plej famaj estas :
La retejo edukado.net proponas al "progresintoj", la servon Ekparolu, kiu rilatigas tiujn kiuj ŝatas pli bone paroli kun pli spertaj esperantistoj.
Persona laboro per libroj ĉiam rekomendindas por kompletigi ĉi tiujn kursojn. Lernolibroj vendiĝas en diversaj butikoj.
Kelkaj kursoj registriĝis kiel filmoj. La plej famaj estas : "Pasporto al la tuta mondo" kaj "Mazi en Gondolando".
Multaj retejoj aŭ aplikaĵoj ebligas lerni vortojn. Kelkaj estas senpagaj. Malkovru ilin =
ANKI, MEMRISE = Aplikaĵoj por lerni listojn da vortoj kiujn vi kreas mem
DROPS = Aplikaĵo kiu proponas listojn da vortoj laŭ temoj
BABABUM = Retejo por lerni per bildoj
UTALK Lernado laŭ temoj
QUIZLET Listoj da vortoj aŭ esprimoj jam ekzitantaj aŭ kiujn oni mem kreas
TATOEBA Miloj da frazoj kreitaj de iu ajn
Por fini ĉi tiun paĝon, mi rapide elvokas la eblon ekzameniĝi.
Diversaj ekzamenoj estas proponitaj :
Pluraj niveloj ekzistas ..., kaj skribe, parole aŭ ambaŭ maniere